Eterniseed

Psalmaro 100

Esperanto Bible · Esperanto · Free, public domain

1 Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero!

2 Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto.

3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo.

4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;

5 CXar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio dauxras Lia fideleco.

Read Esperanto Bible with narration, notes, and lessons in the Eterniseed app.